Kiel donaci al AEL?

Via financa subteno faciligas al ni sukcesi en niaj celoj kaj agado. Tiun monon ni uzos por estontaj altkvalitaj kaj senpagaj eventoj.

Argentina Esperanto-Ligo
UEA-kodo: aelb-c

Donacoj per interna konto-sistemo de UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas internan kontosistemon por siaj membroj. Se oni havas suficxan krediton en sia konto, oni povas peti pri la gxiro al nia interna konto (UEA-kodo aelb-c), mesagxante al financoj@co.uea.org

Donacoj per pagkartoj

Bonvolu uzi la sekuran formularon en la retpagxo de UEA. Indiku viajn personan kaj familian nomon, kaj retposxtan adreson. Cxe la pago-celo elektu “Alia celo”. Skribu “Donaco al AEL, UEA-kodo aelb-c” cxe la kampo “Akompanaj notoj, klarigoj”. Sekve bonvolu indiki la sumon de la kontribuo, tipon kaj numeron de via karto, la tri-ciferan kontrolnumeron (CVV), kiu trovigxas dorse de la karto kaj la daton de valideco de la karto.

Donacoj per PayPal

Bonvolu sendi vian kontribuon al financoj@co.uea.org, indikante ke temas pri donaco al AEL UEA-kodo aelb-c.

AEL dankas vin pro via subteno!